Nyota Uhura
Nyota Uhura | |
---|---|
Nichelle Nichols kiel Nyota Penda Uhura en epizodo de 1967 el la televida serio Star Trek | |
fikciulo en televida serio • filma rolulo • literatura rolulo • homo en Star Trek | |
Kreita de | Gene Roddenberry |
Verko | Stela Vojaĝo: La Origina Serio Deep Domain Rules Of Engagement Assignment: Eternity From The Depths Bloodthirst Corona Demons Double, Double The Three-Minute Universe Twilight's End Pawns and Symbols Treaty's Law The Klingon Gambit Web of the Romulans The Pandora Principle The Fate Of The Phoenix The Prometheus Design Memory Prime The Great Starship Race The Survivor The Cry Of The Onlies The Fearful Summons The Entropy Effect First Strike My Enemy, My Ally Mudd in Your Eye Ghost Walker Home is the Hunter The Rift Death Count Devil World Once Upon a Planet Battlestations! Harbinger Cloak The Final Reflection Enemy Unseen Charlie's Law The Wounded Sky The Ashes Of Eden The Badlands, Book One Doctor's Orders Ice Trap The Disinherited Prime Directive Vulcan! Federation Shell Game The Joy Machine Renegade The Covenant of the Crown The Starship Trap The Rings Of Tautee Probe The Patrian Transgression The Tears of the Singers The Trellisane Confrontation The IDIC Epidemic Timetrap Enterprise: The First Adventure Final Frontier The Slaver Weapon The Lost Years Traitor Winds Bem A Flag Full of Stars Firestorm Strangers from the Sky Surprise! The Time Trap Trek to Madworld Dwellers in the Crucible Faces of Fire Planet Of Judgment Shadow Lord The Eye of the Beholder The Abode of Life The Counter-Clock Incident Ishmael First Frontier Best Destiny The Kobayashi Maru Crossroad Crisis on Centaurus The Better Man Dreams of the Raven Mutiny on the Enterprise The Vulcan Academy Murders Albatross Trials and Tribble-Ations The Final Nexus Perry's Planet Death's Angel Recovery Shadows On The Sun Black Fire Yesterday's Son Legacy Spock, Messiah! Spock Must Die! Spock's World In Tempest's Wake Star Trek: The Motion Picture The Wrath of Khan The Search for Spock The Voyage Home The Undiscovered Country Storming Heaven Beyond the Farthest Star Windows on a Lost World The Ambergris Element Uhura's Song How Much For Just The Planet? The Starless World World Without End The Price Of The Phoenix Time for Yesterday Sanctuary Killing time Chain of Attack The Galactic Whirlpool For the World Is Hollow and I Have Touched the Sky The Tholian Web Is There in Truth No Beauty? Day of the Dove Plato's Stepchildren Wink of an Eye That Which Survives A Taste of Armageddon The Naked Time The Man Trap The Corbomite Maneuver Mudd's Women The Enemy Within Amok Time The Galileo Seven The Paradise Syndrome More Tribbles, More Troubles Operation: Annihilate! The Counter-Clock Incident Who Mourns for Adonais? The City on the Edge of Forever The Autobiography of Jean-Luc Picard Star Trek: Starship Creator Star Trek Trexels The Star Trek Book |
Rolita de | Nichelle Nichols, Zoë Saldaña |
Informoj | |
Sekso | ina |
Ekipita per | Starfleet Uniform |
Naskiĝis | la 19-an de januaro 2233 |
Loĝloko | Unuiĝintaj Ŝtatoj de Afriko |
Edukejo | Starfleet Academy |
Okupo | public relations officer • Communications Officer • lingvisto |
Kunulo | Spock |
Leŭtenanto komunika oficiro Nyota Penda Uhura estas virina rolo el la fikcia universo de la sciencfikciaj filmoj Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj ŝi estis la sola virino kaj la sola nigrahaŭta rolulo en la kerna teamo de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A), estis diplomito pri kosmolingvistiko kaj respondecis pri komunikado kun ekster-teraj vivoformoj, kaj pri deĉifro de aŭdaj mesaĝoj de ekster-teranoj, kiun la aparatoj de la stelŝipo registris en la kosmo. Ŝian rolon en la serio de la 1960-aj jaroj ludas la aktorino Nichelle Nichols. La vojon de Nyota Penda Uhura al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Uhura transprenas la aktorino Zoë Saldaña.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La vortoj „Uhura“, „Penda“ kaj „Nyota“ venas el al svahila lingvo: uhuru havas la signifon „libero“, penda „ŝati“ kaj nyota „stelo“.
Ĉiuj personaj nomoj de Uhura estas pridisputataj, kaj same la demando, ĉu ŝi entute havas personan nomon. En neniu epizodo de la origina televida serio de la 1960-aj jaroj persona nomo estas prononcata. La nomoj Nyota, Penda kaj aldone ankaŭ Samara estis nur diskutitaj inter la fervoraj subtenantoj inter la seriaj spektantoj. La aktorino Nichelle Nichols mem diris, ke ŝi mem preferus la variaĵon „Nyota Penda Uhura“. En la kineja filmo Star Trek de 2009, la stelŝipara kadeto James T. Kirk mem mencias, ke ŝajne ne konatas persona nomo de la kolegino Uhura, sed la kolega kadeto Spock mem alparolas ŝin per la persona nomo "Nyota" – unuafoja oficiala uzo de persona nomo de ŝi en filmo de la serio.
Rola modelo
[redakti | redakti fonton]Dum la jaro 1966 estis aŭdaca ideo, en televida serio prezenti kosmoŝipon el estonta epoko, kiam ekzistos nur unu tera registaro kaj ankaŭ ĝi nur estus parto de fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj, kaj montri ke inter la stelŝipaj teamanoj kunlaboras usonanoj kaj sovetunianoj, eŭropanoj, azianoj kaj afrikanoj. En la kerna teamo de la ŝipo, la afroamerikanino Nichelle Nichols estis la sola nigrahaŭta aktorino. La televidaj stacioj de la sudaj ŝtatoj de Usono pro tio komence minacis ne elsendi la serion.
Nichelle Nichols en 1966 volis fini aktori en la serio Star Trek, sed Martin Luther King konvinkis ŝin tamen daŭrigi: Li estis konvinkita, ke ŝia rolo en la internacia, interetna teamo de scienc-fikcia serio en utopia estonto gravus por la memfido de la nigrahaŭtaj usonanoj.
Whoopi Goldberg, kiu pli poste aktoris la nigrahaŭtan teamaninon Guinan en la serio Star Trek: la sekva generacio, nomis la rolon de leŭtenantino Uhura rola modelo por ŝi mem, kaj memoras, ke en infanaĝo ŝi post unuafoja vido de Uhura sur la televida ekrano mire vokis al la aliaj familianoj "Mi ĵus vidis nigrahaŭtan virinon en la televido, kaj ŝi ne estas servantino!". La usona kosma agentejo NASA poste dungis la aktorinon Nichelle Nichols en kampanjo por kuraĝigi etne afrikdevenajn usonanojn je membriĝo en la agentejo, kaj d-rino Mae Jemison, la unua afrikusona virino, kiu elektiĝis kosmonaŭto en la kosmopramo Space Shuttle, citis ke la televida serio Star Trek estis forta influo por ŝi kosmonaŭtiĝi.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ eseo pri la socia rolo de la serio "Star Trek" (angle). Arkivita el la originalo je 2012-10-09. Alirita 2009-05-27.